Maiden Castle

Maiden Castle estas ferepoka fortikaĵo, kiu estis konstruita en ĉ. 800-600 a.K.. Ĝi situas proksime al Dorchester en la angla graflando Dorset.

La elfosadojn faris tie Robert Eric Mortimer Wheeler en la 1930-aj jaroj. La loko estis uzata jam ekde 4000 jaroj a.K.. Tiamaj rondaj terfortikaĵoj estas datitaj je la malnov-neolitiko. Dum la ferepoko, la fortikaĵo estis fortikigita kaj akiris muron kun alto ĝis 25m , sur 18 hektaroj, kun du ĉefenirejoj. La terfortikaĵon konkeris la romianoj en 43 p.K kaj en 70 p.K. forlasis ĝin favore al la Dorchester-anoj. En la 4-a jarcento, oni konstruis templon. La loko estis do baldaŭ forlasita.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy